Noktofalkoj

subfamilio de birdoj

Noktofalkoj estas birdoj de la familio de kaprimulgedoj, kiu enhavas ankaŭ la kaprimulgojn. Tiuj noktofalkoj estas subfamilio Chordeilinae de specioj kiuj loĝas en Ameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Noktofalkoj
Komuna noktofalko
Komuna noktofalko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kaprimulgoformaj Caprimulgiformes
Familio: Kaprimulgedoj Caprimulgidae
Subfamilio: Chordeilinae
specioj

Nyctiprogne
Podager
Lurocalis
Chordeiles

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiuj estas mezgrandaj noktaj birdoj kun longaj flugiloj, mallongaj kruroj kaj tre mallongaj bekoj, kiuj kutime nestumas surgrunde kaj predas flugantajn insektojn. La Malgranda noktofalko, 16 cm longa kaj 23 g peza, estas la plej malgranda el ĉiuj membroj de la familio de Kaprimulgoformaj. Noktofalkoj estas foje mencitaj kiel goatsuckerskaprinsuĉistoj pro la miskredo, ke ili suĉas lakton de kaprinoj (en Latina tio estus Caprimulgus).

Noktofalkoj havas etajn piedojn, malutilaj por piediri, kaj longajn pintajn flugiloj. Ties milda plumaro estas kriptece kolorita por ŝajni arboŝelo aŭ seka foliaro. Kelkaj specioj, malkutime inter birdoj, ripozas laŭlonge de branĉo, anstataŭ laŭlarĝe. Tio helpas kaŝi ilin dumtage. Ili demetas du markitajn ovojn rekte sur nuda grundo.

Ili estas plej aktivaj en malfrua vespero kaj frumatene aŭ nokte, kaj manĝas ĉefe tineojn kaj aliaj grandaj flugantajn insektojn.

Noktofalkoj estas tre similaj en plej parto de karakteroj al la kaprimulgoj de la Malnova Mondo, sed ili havas pli mallongajn bekojn kaj malpli mildan plumaron. Noktofalkoj estas ne tiom precize noktaj kiom multaj kaprimulgoj de la Malnova Mondo, kaj povas esti vidataj ĉasantaj kiam ankoraŭ estas lumo en la ĉielo.

La genraro kaj speciaro redakti