Norda ponto (angle Northbridge) estas unu el la du bazaj integraj cirkvitoj sur la ĉeftabulo de komputilo. La alia baza integra cirkvito estas la suda ponto kaj kune ili kreas la ĉefĉiparon. Kutime, norda kaj suda pontoj estas sur malsamaj icoj; estas malofte, ke ambaŭ el ili estas sur unusola ico.

Normala aranĝo de norda kaj suda pontoj

Uzo redakti

Norda ponto subtenas komunikadon inter CPU, RAM memoro, AGP buso aŭ PCI-Express buso kaj ankaŭ subtenas konekton kun suda ponto. Ekzistas kelkaj icoj kiuj subtenas du specojn de RAM-memoro kaj kiuj estas alireblaj dum transiro al nova normo.

Signifo redakti

Northbridge estas baza parto de ĉeftabulo kiu establas rapidon, specojn de procesoroj, kvanton da procesoroj kaj specon de RAM-memoro. Aliaj gravaj faktoroj estas, ekzemple, tensioreguligo kaj nombro da konektiloj.

Progreso redakti

Kontroliloj de RAM-memoro estis, en AMD64-arĥitekturo, ŝanĝitaj rekte en procesoro. Aliaj produktantoj (kiel Intel aŭ IBM) ankaŭ integrigis tiun ŝanĝon en siaj novaj procesoroj.

En la estonteco redakti

Perspektivo en la estonteco estas sistemo-sur-ico (angle System On Chip, SOC). Per ĝi ankaŭ malpliiĝos nombro da komponantoj sur la ĉeftabulo. Sed pli grandaj icoj tenas sub universaleco de solvo, ili havas pli da stiftoj kaj ili estas pli komplikaj. Nunaj altrapidaj busoj estas seriaj (PCIe, SATA) kaj ili malpliigas la kompleksecon. En la estonteco ni povas atendi reveni al la norma interfaco de aliaj cirkvitoj uzantaj buson (verŝajne PCI-Express) kaj eble ili estos konektitaj al la ununura super en-el-kontrolilo.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Northbridge en la baza angla Vikipedio.