Nov Jork', Nov Jork'

Nov Jork', Nov Jork' (originale : Theme from New York, New York ankaŭ : New York, New York) estas la temkanzono de la filmo New York, New York de Martin Scorsese aperinta en 1977.

Ĝin komponis John Kander, la vortojn verkis Fred Ebb por Liza Minnelli kiu kantis ĝin en la filmo.

En 1979 Frank Sinatra registris ĝin por sia albumo Trilogy: Past Present Future aperinta en 1980.

En 2008 aperis esperanta versio aŭdebla sur la reto, esperantigita kaj kantita de Vicente Valdés Bejarano ("Ĉente").

Eksteraj ligiloj redakti