Nova Danubo (germanlingve Neue Donau) estas riverbrako de Danubo en Vieno, apartigata disde ĝi fare de la Danuba Insulo. Ĝia ĉefa funkcio estas malhelpado de inundoj - ĝi malpliigas la akvoŝarĝon en Danubo okaze de inundo.

La komenco de Nova Danubo kaj la Danuba Insulo - videblas la enflua konstruaĵo, kiu estas normale fermita.
Fluado de Nova Danubo dum inundoj en 2013

Normale Nova Danubo ne fluas - nur dum inundoj malfermiĝas la enflua konstruaĵo norde de Vieno, ĉe Langenzersdorf, por tralasi akvon. Kiam ne estas inundo, la akvo de Nova Danubo estas sufiĉe pura por naĝado.