La nubero, nuberu, ñuberu, aŭ nubeiro estas estaĵo de asturia, kantabragalega mitologioj. Ĝi estas konata sub la tri nomoj respektive depende de la mitologio. Laŭ asturia mitologio, Nuberu —laŭlitere "La Nubo-Majstro" (ankaŭ konata en okcidenta Asturio kiel Reñubeiru aŭ Xuan Cabritu)— estas la asturia dio de nuboj kaj ŝtormoj.

Nuberu
mita persono
Informoj
vdr

Foje ĝi estas reprezentita kiel viro kun dika barbo, kiu portas kapron, havas ledveston kaj grandan ĉapelon. Ĝi povas esti terure kruela kun homoj, damaĝi kampojn kaj paŝtejojn, kvankam ankaŭ povas esti helpema kun tiuj kiuj helpis lin antaŭe. La mito rakontas al ni, ke ĝi (aŭ li) vivas en la urbo Orito, en Egiptujo. Folkloristoj opinias, ke Nuberu estas asturia resto de la antikva dio Taranis, kiu ankaŭ regis en la zono kaj estis adorita en Asturio ĝis la Mezepoko.