Nurtegmenta domo (angle: A-frame house, germane: Nurdachhaus, Finnhütte) estas multspeca arkitektura formaro por domoj, kiuj havas unu karakterizon kune: krom la frontonaj muroj videblas (supre de la grundo) nur la tegmento.

Domo nurtegmenta sur Madejro.

Sekve nurtegmenta domo ne havas sub la tegmentaj randoj flankajn murojn. La tegmento etendiĝas ĝis la tero.

Eksteraj ligiloj

redakti