Nutopio (angle Nutopia) estas koncepta lando, foje konsiderata ankaŭ kiel mikronacio, fondita de John Lennon kaj Yoko Ono.

Le nomo estas kunmetita el "New", nova, kaj "Utopia", utopio.

La 2-an de aprilo 1973 John Lennon kaj Yoko Oni anoncis la kreadon de Nutopio en gazetara konferenco en Novjorko.

Ili prezentis Nutopion per la sekva deklaro:

Ni anoncas la naskiĝon de koncepta lando, NUTOPIO.
Civitaneco de la lando povas esti akirita per deklaro de via konscio pri NUTOPIO.
NUTOPIA ne havas terenon, nek limojn, nek pasportojn, nur homojn.
NUTOPIA ne havas aliajn leĝojn ol kosmajn.
Ĉiuj homoj de NUTOPIO estas ambasadoroj de la lando.
Kiel du ambasadoroj de NUTOPIA, ni petas diplomatian imunecon kaj rekonon en la Unuiĝintaj Nacioj de nia lando kaj ĝia popolo.

Nutopio kaj Esperanto

redakti

En prelego en la Pola Esperanto-Kongreso 2024 en Kalisz, Jolanta Chrustowicz prezentis Nutupion en prelego pri komunaĵoj inter la ideoj de John Lennon kaj Ludoviko Zamenhof.