OLEDOrganika LumEmisia Diodo (la mallongigo fakte venas el la angla organic light-emitting diodes) estas lumemisia diodo, uzante organikajn materialojn. La lumo estiĝas en la organika materialo inter du elektrodoj per rekombiniĝo de pozitivaj kaj negativaj elektraj ŝargoj.

OLED
vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr

Ĝi havas avantaĝojn por la platformaj matricaj ekranoj ekz. bonaj optikaj proprecoj, pli malmultekosta produkta teknologio ol tiu de la fluidkristalaj ekranoj, energioŝpara funkciado.

Dum produktado, ĉiuj bilderoj de la OLED-ekrano estas produktita kune per iuspeca presado. Tio garantias saman kvaliton de la bilderoj kaj moderigas la kostojn.

OLED bezonas nur vitrofolion, sur kiun oni metas la diversajn tavolojn per diversaj teknologioj. Oni surigas la travideblan kondukan ITO-tavolon (Indium-Zink-Oksido, ITO el la angla Indium-Tin-Oxide), poste la lumemisiajn komponentojn, plej ekstere la katodon, poste la ferman tavolon.

La organikaj kombinaĵoj por ruĝa kaj verda koloroj havas la vivdaŭron de 20-25.000 horoj, sed tiu por la blua koloro sufiĉas nur por 1000 horoj (2004). (5000 horoj por blua en 2006)

La lumforto de OLED estas 400 lumenoj kaj havas bonan bildan kontraston, 10-mikrosekundajn bildofreŝigon. (2004)