ONCsA (Ország Nemzet és Családvédelmi Alap) "Lando, Nacio kaj Familio protekta Bazo"

En la unua parto de la 1950-aj jaroj, Hungario estigis fondaĵon por la protekto kaj helpo de la familioj, kiuj havas multajn infanojn, vivis en mizero, kaj per propra forto ne povis bonigi siajn vivkondiĉojn.

Ili ricevis teretaĝan, bonkvalitan,- tiutempe modernan, unu-familian domon kun legom-ĝardeno. Tiuj domoj estis similaj, kaj en la lando apud multaj urboj, vilaĝoj estis kolonioj, kun tiuj domoj. (Pluraj el tiuj domoj ankoraŭ nuntempe ekzistas, gradparte iom modernigita, transformita.

Por la ricevo de tiuj domoj, la posedantoj devis konservi la bonan staton de la domoj, regule purigi ilin, zorgi pri la infanoj, postuli ke ili regule frekventu la bazlernejon. Kultivi la ĝardenon, kaj tie produkti la plej gravajn legomojn por la nutrado de la familio.

La plenumo de tiuj kondiĉoj estis regule, severe kontrolitaj, kaj se iu konsekvence ne plenumis ilin, estis forigita el la domo. Plurmil familioj povis tiamaniere relative bone vivi, kaj eduki la infanojn.