Občina Apače
Občina Apače (Slovena Občina Apače, Germana Abstalo) estas unu el 212 municipoj en Slovenujo. Ĝi situas en la nordorienta regiono Pomurska. La municipo konsistas el 21 komunumoj kaj ĝia areo estas 53.5 km². La 1-an de januaro 2017 loĝis tie 3,544 homoj. La administra centro de la municipo estas la vilaĝo Apače.
Občina Apače | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovenio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 541 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 66 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 42′ N, 15° 55′ O (mapo)46.6991666715.90861111Koordinatoj: 46° 42′ N, 15° 55′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 53,5 km² (5 350 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Municipality of Apače [+] | |||
Loko, priskribo
redaktiĈe la norda rando de la teritorio fluas tra Mura, kiu formas limon kun Aŭstrio. Najbaraj municipoj estas Gornja Radgona sudoriente, Sveta Ana sude kaj Sentilj okcidente.
Tra la municipo etendiĝas de oriento al okcidento vojo N 438. Laŭlonge de ĉi tiu vojo, ĉirkaŭ 14 km, situas pli ol duono de la vilaĝoj de la municipo.
Komunumoj
redaktiLa municipo konsistas el jenaj komunumoj:
Apače, Črnci, Drobtinci, Grabe, Janhova, Lešane, Lutverci, Mahovci, Nasova, Novi Vrh, Plitvica, Podgorje, Pogled, Segovci, Spodnje Konjišče, Stogovci, Vratja vas, Vratji Vrh, Zgornje Konjišče, Žepovci, Žiberci.