Občina Mežica estas unu el 212 municipoj en Slovenio. Ĝi situas en la Regiono Karintio. La municipo konsistas el 6 komunumoj kovrante areon de 26,4 km². Komence de 2018 tie loĝis 3541 homoj. Administra centro de la municipo estas la urbo Mežica.

Občina Mežica
municipo de Slovenio
Administrado
Poŝtkodo 2392
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 596  (2020) [+]
Loĝdenso 136 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 31′ N, 14° 51′ O (mapo)46.52058114.853647Koordinatoj: 46° 31′ N, 14° 51′ O (mapo) [+]
Areo 26,4 km² (2 640 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Občina Mežica (Slovenio)
Občina Mežica (Slovenio)
DEC
Situo de Občina Mežica

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Municipality of Mežica [+]
vdr

Loko, priskribo

redakti
 
Občina Mežica

Občina situas en monta regiono en norda Slovenio. La Rivero Meža fluas de sudo al nordo. La alteco estas de 450 m ĝis preskaŭ 1230 m.

La apudaj municipoj estas: Občina Prevalje en la nordo kaj oriento, Občina Crna na Koroškem en la sudo. Okcidente, ĝi limas kun la distrikto Völkermarkt en Aŭstrio.

Komunumoj

redakti

La municipo konsistas el la sekvaj 6 vilaĝoj:

Breg, Lom, Mežica, Onkraj Meže, Plat, Podkraj pri Mežici.

Referencoj

redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Občina Mežica en la slovena Vikipedio.

Statistikoj: http://www.citypopulation.de/php/slovenia-koroska.php

Geografia loko: http://www.geopedia.si/#T1257_F408:74_x489648_y152922.5_s13_b4