Obzova estas la plej alta punkto de la insulo Krk, en alto de 569 m. Ĝi estas la sesa plej alta pinto sur kroataj insuloj.

Obzova situas en sudoriento de la insulo. Ĝi estas parto de la montomasivo Krk, kies plej altaj pintoj estas: Obzova (568 m), Veli vrh (541 m), Orljak (537 m), Veli Hlam (482 m) kaj Mali Hlam (446 m). Ties suda etendiĝo estas la insulo Prvic (363 m).

Oni povas montogrimpi je Obzova el Baške, Stare Baške kaj Punta, el ĉiuj tri direktoj ekzistas bone signitaj turismaj vojoj. Plej simpla vojo kondukas de Treskavac (aŭ Malmašute) tra urbo Krk - Baška (319 m). De Treskavca al Velog kondukas makadamo, poste oni devas promeni tra 1 km en pinarbaro, poste sur ŝtonoza, roka areo por atingi la pinton Obzova.

De Obzova estas altranga videbleco al insuloj Krk, Rab, al Rijeka golfo kaj la montoj sur la kontinento.