Ogallala-grundakvejo

La Ogallala-grundakvejo, aŭ grundakvejo de la grandaj ebenaĵoj, estas grava grundakvejo en la subgrundo de la Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj en Usono kaj estas la plej granda grundakvejo de la mondo. Ĝi havas areon de pli ol 450.000 km² kaj etendiĝas je jenaj ok subŝtatoj de Usono: Suda Dakoto, Nebrasko, Vajomingo, Kolorado, Kansaso, Oklahomo, Novmeksikio kaj Teksaso. La nomo venis de la Ogallala-formacio, kiu en 1899 ricevis sian nomon de Nelson Horatio Darton laŭ la urbeto Ogallala en Nebrasko.[1][2]

forteco de la saturigozono de la Ogallala-grundakvejo (1997)
Sanĝo de la grundakva nivelo de la Ogallala-grundakvjo inter 1980 kaj 1995

Geologio redakti

La sedimentado de la plej gravaj grundakv-kondukantaj tavoloj okazis en la fino de la mioceno kaj frua plioceno.

 
Falskolora foto de irigaciaj kampoj proksime al Garden City, Kansaso, fotita de Landsat-7-satelito

Ĉiu grundakvejo estas akvorezervujo kaj parto de la akvocirklo. La USGS (angle United States Geological Survey, t.e. Usona Geologia Esplor-instanco) estas scienca agentejo de Usono. Ĝi faris kelkajn sciencajn esplorojn al la Ogallala-grundakvejo, por esplori la rilatojn inter novigado de la grundakvo kaj la forpreno de akvo rilate al la grundakva nivelo.

Literaturo redakti

  • Edwin D. Gutentag, Frederick J. Heimes, Noel C. Krothe, Richard R. Luckey, John B. Weeks: Geohydrology of the High Plains Aquifer in Parts of Colorado, Kansas, Nebraska, New Mexico, Oklahoma, South Dakota, Texas, and Wyoming. U.S. Geological Survey Professional Paper 1400-B. U.S. Geological Survey, Department of the Interior, Washington, D.C. 1984 (online).
  • Manjula V. Guru, James E. Horne: The Ogallala Aquifer. Kerr Center for Sustainable Agriculture, Poteau (OK) 2000 (online).

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Nelson Horatio Darton: Relations of Tertiary Formations in the Western Nebraska Region. The American Geologist. Bd. 23, Nr. 2, 1899, S. 94 (archive.org)
  2. Nelson Horatio Darton: Preliminary Report on the Geology and Water Resources of Nebraska West of the One Hundred and Third Meridian. U.S. Geological Survey Professional Paper 17. U.S. Geological Survey, Department of the Interior, Washington, D.C. 1903 (online).