Oka Kazuta
japana esperantista infan-literaturisto
Oka Kazuta (japane 岡 一太, naskiĝis en 1903 en Okajamo, mortis en 1988) estis japana Esperantista infan-literaturisto. Li lernis Esperanton en 1929. kaj estis ano de la japana laborista Esperanto-movado. Oka Kazuta migradis en norda Ĉinio dum la dua mondmilito. Li verkis japane kaj Esperante. Krom pro lia originale esperante verkita romano Matenruĝo - La juneco en la tridekaj jaroj, li aparte konatiĝis pro la japanlingva infan-teatraĵo Sub la Verda Stelo (緑の星の下に, latinliterigite Midori no Hoŝi no Moto ni) kreita por prezenti Esperanton al infanoj. La verkinto pro tiu ĉi teatraĵo estis honorita je Premio Osaka por esperantistoj en la jaro 1953.
Oka Kazuta | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1903 en Okajamo en Okajama |
Morto | 1988 |
Lingvoj | japana • Esperanto |
Ŝtataneco | Japanio Japana Imperio (–1947) |
Okupo | |
Okupo | verkisto esperantisto |
Verkaĵoj
redakti- Matenruĝo - La juneco en la tridekaj jaroj (romano, 1976)
- Sub la Verda Stelo (緑の星の下に, latinliterigite Midori no Hoŝi no Moto ni), japane
Mencioj pri li
redakti- Ordeno de verda plumo, 2006