OpenID estas malcentrigita ensalut-teknologio. Por retejoj, kiuj ĝin subtenas, OpenID-uzantoj ne devas memorfiksi apartajn salutnomon kaj pasvorton. Uzanto povas unufoje registriĝi ĉe tiel nomata identec-servilo kaj ricevi unikan nomon (URI) kiun poste eblas uzi ĉe diversaj retejoj sen plia registrado.

Emblemo de OpenID
Emblemo de OpenID

Konto ĉe LiveJournal, AOL, Blogger.com, Ipernity kaj multaj aliaj retejoj jam estas OpenID-nomo. Subteno de OpenID estos nepre en Firefox v3.[1] Microsoft laboras por subteni OpenID v2.0 en Windows Vista.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Current Firefox 3 Requirements on the Mozilla Wiki

Vidu ankaŭ redakti