Oportunemaj reproduktuloj

Flekseblaj aŭ oportunemaj reproduktuloj pariĝas kiam la kondiĉoj de sia medio iĝas favora. Ties kapablo kaj motivado pariĝis estas ĝenerale sendependaj el la tago-longo (fotoperiodo) kaj anstataŭ fidi je ŝlosiloj el mallongdaŭraj ŝanĝoj en lokaj kondiĉoj kiaj pluvokvanto, manĝabundo kaj temperaturo. Alia faktoro estas la esto de taŭgaj reproduktaj lokoj, kiuj povas formiĝi nur laŭ forta pluvo aŭ aliaj mediaj ŝanĝoj.[1]

Tiele, ili estas distingaj el sezonaj reproduktuloj kiuj dependas el ŝanĝo en la tago-longo por instigi eniron en oestro kaj al pariĝado, kaj el konstantaj reproduktuloj kiel homoj kiuj povas pariĝi la tutan jaron. Aliaj kategorioj de reproduktuloj kiuj eble povas esti subdividataj laŭ la koncepto "oportunema" estis uzataj por priskribi multajn speciojn, kiaj multaj kiuj estas anuroj kiel ranoj. Tiuj inkludas sporada humido kaj sporada sekeco, priskribante animalojn kiuj reproduktiĝas sporade ne ĉiam laŭ favoraj kondiĉoj de pluvo aŭ ties manko.[1]

Multaj oportunemaj reproduktuloj estas ne-mamuloj. Tiuj kiuj estas mamuloj tendencas esti malgrandaj roduloj.[2]

Ĉar ŝanĝoj en sezono povas koincidi kun favoraj ŝanĝoj en medio, la distingo inter sezonaj reproduktuloj kaj oportunemaj povas esti nuancigita. En ekvatora klimato, la ŝanĝo en sezonoj ne ĉiam estas konstatebklaj kaj tiele, ŝanĝoj en tago-longo povas esti ne rimarkindaj. Tiele la dendrolagoj (Dendrolagus) iam kategoriigita kiel sezona reproduktulo estas nune suspekta kiel oportunema reproduktuloj.[3]

Aldone, oportunemoj povas havi kvalitojn de sezonaj reproduktuloj. La Malgranda krucbekulo montras preferon (ne postulon) por long-taga sezoneco, sed postulas aliajn faktorojn, ĉefe manĝabundo kaj socia interagado, por reproduktiĝi.[4][5] Male, manĝodisponeblo de si mem nekomplete instigass reproduktan disvolviĝon.

Fiziologio redakti

Parta listo de oportunemaj reproduktuloj redakti

Mamuloj redakti

Orspina muso
Arbokanguruo
Soriko[6]

Birds redakti

Kastanoto
Krucbekuloj
Papago Melopsittacus undulatus
Rozgorĝa politelo
Blukrura naivulo

Amfibioj redakti

Ranoj kaj bufoj inklude:

Longpoleksa rano
Suda skafiopo (Scaphiopus)
Afrika ungorano
Bufo de Fowler

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 WE Duellman, L Trueb. Biology of amphibians. The Johns Hopkins University Press, 1994, p. 20
  2. Malpoŭ B. The Neuroendocrine Control of Seasonal Rhythms. In: Conn PM, Freeman ME, ed., Neuroendocrinology in physiology and medicine. Humana Press, 1999, p. 437
  3. Martin R, Johnson P. Bennett's Tree-kangaroo. In: R. Straham, ed., Mammals of Australia, Washington, DC: Smithsonian Institution Press, 1995, pp. 307-8, pmid=16026787
  4. H.B. Tordoff, W.R. Dawson (1965). “The influence of daylength on reproductive timing in the red crossbill”, The Condor 67 (5), p. 416–22. doi:10.2307/1365634. 
  5. T.P. Hahn (1995). “Integration of photoperiodic and food cues to time changes in reproductive physiology by an opportunistic breeder, the red crossbill, Loxia curvirostra (Aves: Carduelinae)”, J. Exp. Zool. 272, p. 213–26. doi:10.1002/jez.1402720306. 
  6. Wayne NL, Rissman EF (1990). “Environmental regulation of reproduction in an opportunistic breeder: the musk shrew (Insectivora: Suncus murinus)”, Prog. Clin. Biol. Res. 342, p. 668–72.