Orbita suncentralo

La Orbita suncentralo (angla mallongigo SPS por Solar Power Satellite) estas proponita sunenergia centralo, ekipita sur satelito en la kosmo, en la Tera orbito. Tiu suncentralo - laŭ planoj - uzas mikroondojn (aŭ eĉ laseran faskon) por sendi la energion je surfaco de la Tero, kie kaptas la mikroondojn larĝa anteno (diametro ĝis 3 km).

imagita orbita suncentralo, kiu sendas la energion sen-kable, per mikroondoj.

Pro la altaj transportaj kostoj en la kosmon kaj la nekonvena energiosenda metodo, tiu metodo de la energioproduktado ne estas konkurebla kun la surteraj centraloj.

Historio redakti

La koncepto de la orbita suncentralo estis unuafoje skizita en novembro de 1968 en Science Magazine. La metodo estis patentigita fare de Peter Glaser en 1973.

La reinteresiĝo pri la projekto okazis en 2007, kiam la naftoprezoj atingis preskaŭ la 100-dolaran prezon po barelo.