Orientita grandpartikla plato

Orientita grandpartikla plato, OGP-platomalfajnlignera plato (angle oriented strand board respektive oriented structural board t.e. „plato el orientita ligneroj“ kaj germane „Grobspanplatte“ = „malfajnlignera plato“) estas lignaĵmaterialo, kiu estas farata el longaj , maldikaj ligneroj. Tiaj platoj en antaŭaj jaroj estis rubproduktado de la furnira kaj lignerplata industrio.

OGP-produktado – tuj antaŭ la presilo
ŝtalskeleta konstraĵ kovrita per OG-platoj

Produktado redakti

OGP-platoj estas farataj industriskale jene:

farado de lignaĵrerojn
El la senŝeligitaj trunkoj estas tranĉitaj per rondirantaj tranĉiloj la malfajnajn lignerojn.
Sekigado
La natura humideco de la ligneroj estas reduktata ĉe altaj temperaturoj. Tiu necesas por ke la ligneroj atingas sufiĉe da liganto. Krome dum la presado ne estu tro de humideco, alikaze la ekestanta vaporpremo krevigas la platojn.
gluigado
la gluo estas disigata maldike per gluiga maŝino sur la ligneroj.
disigado
la proksimume 100–200 mm longaj, 10–50 mm larĝaj kaj 0,6–1,5 mm dikaj ligneroj estas disigitaj ĵetmaniere laŭlonge kaj laŭlarĝe, tielmaniere ,ke ili estas ordigitaj krucforme en tri tavoloj.
Presilo
sub alta premo kaj alta temperaturo (temperaturo dum la presado 200–250 °C) la platoj estas farataj grandparte sur kontinuaj presiloj.

La gluo estas PF-liganto, MUFF-liganto (melamin-urea-fenol-formaldehido) kaj PMDI-liganto. Pro kvalitaj kialoj oni uzas pli da PMDI. Tre ofte ili uzas PMDI por la meza tavolo kaj por la kovraj tavoloj MUFF- liganto.

Ecoj redakti

 
OGP-platoj

La fleksiga firmeco estas pro la longaj kaj maldikaj ligneroj pli granda ol ĉe ordinaraj ligneraj platoj.Pro ĝia alta procentaĵo de liganto aŭ gluo tiaj platojkontraŭstaras akvovaporan difuzion de μ 200/300 (malseka /seka)[1]. La stukturo de la ligneroj donas al la platoj ilia specifa aspekto. Oni atentu la elvaporadon de formaldehido en la endoma aero. La pezo dependas de la uzcelo de la platoj kaj ŝanceliĝas ordinare inter 600–700 kg/m³.

Uzado redakti

 
surfaco de OGP-plato

OGP-platoj estas uzataj kiel konstruplatoj por la kruda konstruaĵo kaj por la endoma konstruo kiel vanda kaj tegmenta kovraĵoj. Ankaŭ ili estas uzataj kiel submetaĵon sur la planko.

Ekonomia signifo redakti

OGP-platoj havas grandan ekonomian signifon en Usono. 95 % de la tutmonde produktataj OGP-platoj estas farataj ka uzataj en Usono. En Eŭropo oni produktis en 2008 3,3 milionoj da kubmetrojn, de tio en Germanujo ĉ. 1 milionoj da m³.[2]

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-02-28. Alirita 2016-01-11.
  2. Europäischer Holzwerkstoffverband (EPF) und Verband der deutschen Holzwerkstoffindustrie (VHI). Holz-Zentralblatt 13. Mai 2009 und 14. Mai 2009

Literaturo redakti

  • H.-J. Deppe K. Ernst: Taschenbuch der Spanplattentechnik, 4. überarbeitete und erweiterte Auflage, DRW-Verlag, Leinfelden-Echterdingen 2000, ISBN 3-87181-349-4
  • Susanne Renz: Holzwerkstoff OSB. Die Bibliothek der Technik Bd. 307, Verlag Moderne Industrie, München 2007, ISBN 978-3-937889-68-9.
  • Peter Niemz, André Wagenführ: Werkstoffe aus Holz. In: André Wagenführ, Frieder Scholz: Taschenbuch der Holztechnik. Fachbuchverlag im Carl Hanser Verlag, Leipzig 2008; S. 127–259. ISBN 978-3-446-22852-8.
  • Manfred Dunky, Peter Niemz: Holzwerkstoffe und Leime. Springer Verlag, Heidelberg 2002, ISBN 3-540-42980-8.

Eksteraj ligiloj redakti