Ortikono
La ortikono[1] (angle orthicon) estas frua televida kamerao, inventita en 1937.
Priskribo redakti
La ortikono estas televida kamerao, bazita sur kaj plibonigo de la pli frua ikonoskopo. Ĝi diferencas de la ikonoskopo per la fakto ke la bilda mozaiko skaniĝas pli malrapide, por malpliigi la bildan bruon.
Historio redakti
La ortikonon inventis teamo en la Radioaparata Korporacio de Usono (angle Radio Corporation of America) gvidita de Albert Rose en 1937. Ĝi estis plibonigo de la pli frua ikonoskopo (1923), inventita de la sama firmao.
La ortikono estis publike montrata dum la Monda Foiro en Nov-Jorko en 1939.
La ortikono estis anstaŭigita de la bildortikono (ankaŭ konata kiel la superortikono). La bildortikono estis vaste uzita ĝis ĉ. 1968.
Referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Naughton, Russell. Adventures in Cybersound. The Image Orthicon (Television Camera) Tube c. 1940 – 1960 (angle). Arkivita el la originalo je 2004-02-18. Alirita 2020-11-25.