Ortografio de la ekstremadura lingvo

La Ortografio de la ekstremadura estas la unua ortografio kreita por skribi la ekstremaduran lingvon, kion kelkaj intencas lingvo. Aldone, ĝi estas la ortografio uzata en la Güiquipeya (ekstremadurlingvaĵa Vikipedio). La aŭtoro estas Ismael Carmona Garcia.

Ortografio de la ekstremaduraRedakti

La ortografio estis redaktita de 2006 ĝis 2007 cele al la unuigon de ekstremadura skribmaniero.

Ĝi eriĝas je du grandaj partoj: micruortugrafia (mikroortografio) kaj macruortugrafia (makroortografio). La mikroortografio temas pri reguloj por skribi izolitajn vortojn, dum la makroortografio temas pri kiel skribi vortojn rilate al pli granda kunteksto kiel sintagmoj aŭ la teksto. Kune kun la verko aperas kromeldonaĵo pri la skribado de prefiksoj mallongaj el greko-latinida deveno.

La propono baziĝas sub ses principoj:

  1. La fakto ke la plejmulto el la ekstremadurparolantoj ricevis alfabetigon en la hispana kaj ke vide strangaj reguloj kaŭzas malbonajn reagojn.[1]
  2. La ekstremadura estas ligita al kelkaj lingvoj kaj konvenas elteni koherecon ortografian.
  3. Ne enkonduki fremdajn elementojn al latinida kunteksto.
  4. Ekvilibro inter la prononcado kaj la skribsistemo. Ne tute fonetika sed ankaŭ ne tute etimologia. La prononcado sekvinda estas tiu plej bone konservita inter la dialektoj. La dialektoj sur kiuj baziĝas la ortografio estas tiuj de Coria kaj La Vega del Tajo.
  5. La ortografia skribsistemo devos favori facilan lernandon kaj esti vide alloga kun malkomplikaj reguloj.
  6. Ekzistas tri modif-kategorioj por la vort-morfologio: Malgrandigo (Reducción: cansadu - cansau), ampleksado (Espansión: calistu - calistru) kaj transformado (Tresformación: clavu - cravu).

Kelkaj regulojRedakti

  • /θ/ oni reprezentas per c (antaŭ e, i) aŭ ç (antaŭ a, o, u, r): cien, çapatu, Caçris. Tiu regulo akordiĝas kun la prononcreguloj de aliaj latinidaj lingvoj (Ekzemple, praça (placo) estas simila en la portugala kaj malnova asturia, kvankam la sonoj ne tute similas).
  • /ð/ oni reprezentas per z: zorru, cozina; kiel en la hispana  zorro aŭ la portugala cozinha.

La uzado de c kaj z permesas kelkajn distingojn inter senvoĉaj kaj voĉaj. Ekzemple, cueçu disde cuezu (konjugacio de brodi, cozel).

  • Por la fonemo /s/ uziĝas s (se estas komence post konsonanto) aŭ ss (intervokala): suelu, essu.
  • Por la fonemo /z/ uziĝas s intervokala: casa, misa.

La distingo inter /s/ kaj /z/ uzante s kaj ss uziĝas ankaŭ en lingvoj kiel la franca, kataluna aŭ la portugala. Avantaĝo laŭ la autoro estas ke parolantoj ne distingantaj inter ambaŭ fonemojn ne havos problemojn kompreni la vortojn rezultantaj pro la uzo de ĉi regulo.

Proponatas du kategorioj de grafikaj akcentoj (tildoj) kiu situiĝas super sonoraj silaboj. La akuta akcento (´) uziĝas en proparoksitonaj vortoj (númeru, bitácura), longaj vokaloj (antíguu), kaj akutaj finigantaj per a, i, u, o sekvataj de n, s (viví, jabalín). La cirkumfleksa akcento rezerviĝas por unusilaboj tonaj rezultantaj de mallongigo (), por inaj participoj de unuapersona konjugacio (cantâ) kaj por adjektivoj finiĝantaj per -û (barbû).

ReferencojRedakti

  1. Carmona García, Ismael.

Eksteraj ligilojRedakti