Oscilado de Bølling

La Oscilado de Bølling estas klimata oscilado (la klimato mildiĝis) inter la dua kaj la tria periodo de la vurmaj glaĉeriĝoj (Würm II kaj Würm III), en la Alta paleolitiko. La tavolo de Bølling de la elfosado de la lago de Neŭŝatelo, Svislando, datiĝas inter la jaroj 14.650 kaj 14.000 antaŭ la nuno, kaj la registrado de izotopoj de oksigeno de la glacio de Gronlando, povas datigi la pinton de plejalta temperaturo de Bølling, inter 14.600 kaj 14.100 jaroj.