Oslingo
La Oslingo (germane Oesling aŭ Ösling, luksemburge: Éislek ) estas regiono kovranta la nordan parton de la Grandduklando Luksemburgo kaj germana distrikto Bitburg-Prüm. Ĝi estas parto de la mezmontaro Ardenoj, kiu ankaŭ kovras partojn de Belgio kaj Francio. La Oslingo kovras 32% de la teritorio de Luksemburgo. La sudo de la Oslingo nomiĝas Gutland (bona lando), kiu ampleksas la ceterajn 68% de la granddukejo.
La regiono estas karakterizita per montetoj kaj grandaj foliarbaroj. Preskaŭ ĉiuj la plej altaj montetoj de Luksemburgo estas en la Oslingo, precipe en la nordo kaj nordokcidente, proksime de la limoj kun Belgio kaj Germanio. Ĝiaj ĉefaj montetkatenoj estas distranĉitaj per pitoreskaj rivervaloj. Plej rimarkindaj estas tiuj de la Clerve, Our, supra Sauer kaj Wiltz.
La Oslingo estas malabunde loĝita kun malmultaj pli grandaj urboj. Clerveaux, Vianden kaj Wiltz estas la plej grandaj en la luksemburga parto de la Oslingo, de kiu nur Wiltz havas populacion de pli ol 4816 homoj. La regiono estas konata pro siaj multaj pitoreskaj montoj kaj vilaĝoj, kiuj allogas vizitantojn.
NomoRedakti
La nomo Oslingo venis verŝajne de la kelta "Osninga" kiu signifas montoĉeno
VidindaĵojRedakti
En la maldense loĝata regiono situas kelkajn historiajn urbetojn, ekzemple Diekirch, Vianden, Clerf, Wiltz aŭ Esch-Sauer. Vizitinda ankaŭ estas la burgoj kaj burgruinoj de la Oslingo, ekzemple Vianden, Burscheid, Clerf kaj Brandenburg.
Vidu ankaŭRedakti
ReferencojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Natur, Kultur und Sport in den Luxemburger Ardennen
- Öslinger Landschaft und mehr
- Ausflugsziele im Islek ohne Grenzen
- Kunst, Kultur & Veranstaltungen im Dreiländereck Belgien - Deutschland - Luxemburg
- Öslinger GeoBox: Gesteine und Minerale zwischen Diekirch und St. Vith
- Landschaftssteckbrief beim Bundesamt für Naturschutz