Oso (Vaŝingtonio)

Oso estas vilaĝo (censa loko) en Kantono Snohomish, Vaŝingtonio, Usono. Ĝi situas apud la norda branĉo de la rivero Stillaguamish, okcidente de la urbeto Darrington, kaj proksimume 80 flugkilometrojn norde de Seatlo. Ĝis la 22-a de marto, 2014, Oso havis ĉ. 180 loĝantojn, sed tiutage okazis granda glitfalo de monta deklivo trans la rivero de Oso, kiu kovris kaj dumtempe blokis la fluejon de la rivero kaj la ĉefan ŝoseon al Darrington (SR-530), kaj kovris aŭ forpuŝis plurajn aŭtojn sur la ŝoseo kaj 49 konstruaĵojn (grandparte loĝejojn), mortigante almenaŭ 43 homojn.[1]

Situo de Oso en kantono Snohomish

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-04-08. Alirita 2014-04-08.