Osterseen

Osterseen [Ostaze-en] estas grupo da lagoj en Supra Bavario. Ili situas iom sude de lago Starnberger See, ĉirkaŭ 50 km sude de Munkeno kaj 20 km oriente de Weilheim.

Osterseen
Aerial image of the Osterseen (view from the south).jpg

LandoGermanio
Federacia landoBavario

Alfluantoj
- alfluantojSteinbach, Lauterbach

Supermara alteco591 m ü. NHN [+]
Koordinatoj47° 47′ 25″ N, 11° 18′ 15″ O (mapo)47.790311.3042Koordinatoj: 47° 47′ 25″ N, 11° 18′ 15″ O (mapo)

Longo5,2 km (3 mi)
Larĝo1 km (1 mi)
Maksimuma profundo29,7 m
Averaĝa profundo9,38 m
Areo223,55 km² (22 355 ha)
Volumeno20 975 100

Unuopaj lagoj24


Osterseen (Tero)
Situo de la lagaro
Osterseen

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Osterseen [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Mapo

De 1981 la regiono estas naturprotektejo. El ĝia areo de 1.083 ha proksimume triono estas akva; 494 ha estas marĉaj. 172 ha estas arbaro. La protektejo ampleksas ankaŭ lagon Frechensee, kiu formale ne apartenas al la grupo.

20 lagoj havas konsiderindan areon kaj nomon; ili kune mezuras ĉirkaŭ 225 ha kaj havas mezan profundon de naŭ metroj. Lago Kleiner Gröbensee kaj ĉirkaŭ 15 sennomaj lagetoj havas nur po kelkcent kvadratajn metrojn; sep el ili jam preskaŭ sekiĝis.

EtimologioRedakti

La nomo de la lagaro devenas de la plej granda lago, Großer Ostersee. Kvankam la nomo en la germana lingvo laŭvorte signifas "granda paska lago", ĝi devenas de la ĝermana vorto ostan, kiu signifas "orienta" aŭ "orienten".

SituoRedakti

La apuda mapo montras la situon de la lagaro en Supra Bavario. Pro la proksimeco al Munkeno ĝi estas ŝatata ekskursejo, sed por protekti la naturon oni restriktis la nombron de la parkejoj kaj pagigas por parkado.

La rivereto, kiu ĉene trafluas multajn de la lagoj, nomiĝas Ostersee-Ach; ĝi inter la urboj Seeshaupt kaj St. Heinrich fluas en lagon Starnberger See. Mezume ĝi kontribuas ĉirkaŭ 1 m³/s al la lago.

La plej suda lageto, Waschsee, situas je 594 metroj super marnivelo. Al la enfluo en Starnberger See estas niveldiferenco de 10 metroj.