Oz estis sendepende eldonita, alternativa/subtera gazeto asociita kun la internacia kontraŭkulturo de la 1960-aj jaroj. Dum ĝi unue estis publikigita en Sidnejo en 1963, paralela versio de Oz estis publikigita en Londono ekde 1967. La aŭstralia gazeto estis publikigita ĝis 1969 kaj la brita versio ĝis 1973.

OZ London, No. 33, Februaro 1971. Kovrilpaĝo de Norman Lindsay.

La centra redaktisto, dum la tuta revuo en ambaŭ landoj, estis Richard Neville. Kunredaktistoj de la sidneja versio estis Richard Walsh kaj Martin Sharp. Kunredaktistoj de la Londona versio estis Jim Anderson kaj poste Félix Dennis, kaj poste Roger Hutchinson.

Kaj en Aŭstralio kaj en Britio, la kreintoj de Oz estis procesigitaj pro akuzoj pri obsceneco. Akuzo de 1963 estis pritraktita rapide kiam, konsilate de advokato, la tri redaktistoj kulpigis sin. En du postaj juĝoj, unu en Aŭstralio en 1964 kaj la alia en Britio en 1971, la redaktistoj de la revuo estis malkondamnitaj post apelacio, post komence esti trovitaj kulpaj kaj kondamnitaj al severaj malliber-periodoj.