Pál SCHEITZ [ŝejc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Scheitz Pál estis hungara kemiisto naskita en Marosvásárhely la 27-an de januaro 1870 kaj mortinta en Bp. la 2-an de aprilo 1912.

Biografio

redakti

Pál Scheitz studis en München, kie li laboris en laboratorio de W. Miller. Li doktoriĝis en la Universitato de Koloĵvaro en 1896. En 1897 li estis asistanto de Lajos Ilosvay, poste de 1906 ĝis 1911 lia adjunkto. Oni kvalifikis lin privatprofesoro pri analitika kemio. Li profunde priokupiĝis la kolorajn materiojn de lakmuso, la blukolorajn molibdenoksidojn, la disigon de teluro kaj seleno.

  • A minőségi kémiai analízis módszerei (Bp., 1911).

Fontoj

redakti