Päijänne-Tavastio

(Alidirektita el Päijät-Häme)

Päijänne-Tavastio (finne Päijät-Häme [ˈpæi̯jæt ˈhæmɛ]) aŭ svede Päijänne Tavastland) estas provinco de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Suda Finnlando. La areo de la provinco estas 6.257 km² kaj ĝi havas 200.847 loĝantojn. La ĉefurbo estas Lahti.

Päijänne-Tavastio
Provinco
FlagoBlazono
provinco de Finnlando [+]

LandoFinnlando

Koordinatoj61° N, 26° O (mapo)61.2525.833333333333Koordinatoj: 61° N, 26° O (mapo)
ĈefurboLahti
- koordinatoj61° N, 26° O (mapo)61.2525.833333333333Koordinatoj: 61° N, 26° O (mapo) [+]
Areo6 941,71 km² (694 171 ha) [+]

Loĝantaro205 862 [+] (januaro 2021)
Denseco29,66 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2FI-16

Päijänne-Tavastio (Tero)
Päijänne-Tavastio (Tero)

Päijänne-Tavastio (Finnlando)
Päijänne-Tavastio (Finnlando)
DEC

Map
Päijänne-Tavastio

Vikimedia Komunejo:  Päijänne Tavastia [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La nomo estas kunmetaĵo el Häme, jen unu el la historiaj regionoj de Finnlando, kaj el Päijänne, unu el la grandaj finnlandaj lagoj. Kiel la nomo indikas, tiu inter nordo kaj sudo longa lago tre difinas la teritorion. La pejzaĝo estas monteta kaj varia. La plej suda parto estas kompare ebena kaj sen grandaj akvejoj.

Komunumoj redakti

Al la provinco apartenas 12 komunumoj, el kiuj iuj (en pli dika literaro) estas urboj. La nombroj de loĝantoj estas laŭ la stato de la fino de la jaro 2008.

  1. Asikkala (8.604)
  2. Hämeenkoski (2.136)
  3. Hartola (3.466)
  4. Heinola (20.545)
  5. Hollola (21.747)
  6. Iitti (6 910)
  7. Kärkölä (4.927)
  8. Lahti (100.080)
  9. Nastola (15.044)
  10. Orimattila (14.810)
  11. Padasjoki (3.513)
  12. Sysmä (4.509)

 

Iama komunumo

Geografiaj elementoj redakti