La Paŭnioj (ankaŭ Paneassa, Pari, Pariki) estas nacio (tribo) de Usonaj Indianoj de kadoa lingvo kiu historie loĝis laŭlonge de la alfluantoj de la rivero Misuro: nome Plato, Loup kaj Respublika riveroj en la nuna Nebrasko kaj en Norda Kansaso. Ili estis unu el la hegemoniaj triboj de la Grandaj Ebenaĵoj kaj sekvis vivmanieron kies ĉefaj modeloj estis konxtantaj el ĉirkaŭ jaro 1250. En la 1830-aj jaroj, ili ankoraŭ nombris ĉirkaŭ 12,000, ĉar ili evitis kelkajn el la damaĝoj de la eŭrazidevenaj infektaj malsanoj.

Paŭnioj
etno
Suma populacio
6800
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
angla lingvo • Pawnee
Religio
kristanismoanimismo • Native American Church
vdr

Ĉirkaŭ 1859 ties nombroj estis limigitaj el ĉirkaŭ 3,400 kaj ili eniris en rezervejon en Nebrasko. Ili ankoraŭ suferis premon el Lakotoj kaj el eŭropusonanoj, fine, plej parto el ili akceptis relokigon en rezervejo en Oklahomo. Tie estas kie la nacio ĉefe loĝas nune. La Pawnee Nation of Oklahoma (Paŭnia nacio de Oklahomo) eatss federe agnoskita. Ties aŭtonoma nomo estas Ĉatiks-si-Ĉatiks, signige "Homoj de homoj".

Ili estas proksimume 3,210 aliĝintaj Paŭnioj, el kiuj 1,725 loĝantaj en Oklahomo. Ties tribaj sidejoj estas en Pawnee (Oklahomo) kaj George E. Howell estas ties Prezidento. Ili liveras siajn proprajn aŭtopermesilojn, funkciigas loĝaŭtoritaton, kaj posedas du kazinojn, kvar fumejojn, du naftostaciojn, kaj unu kamionhaltejon. Ties ĉirkaŭkalkulita ekonomia gravo estas de 10.5 milionoj da dolaroj.[1]

Referencoj redakti

  1. "Pocket Pictorial." Arkivigite je 2010-04-06 per la retarkivo Wayback Machine Oklahoma Indian Affairs Commission. 2010: 27. Konsultiita la 10an de junio de 2010.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti