Paŭropodoj

(Alidirektita el Paŭropodo)

Paŭropodo estas membro de la grupo de Pauropoda nome klaso de malgrandaj, helaj milpiedecaj artropodoj. Ĉirkaŭ 830 specioj en dekdu familioj[1] troviĝas tutmonde, kiuj vivas inter grundo kaj putriĝinta foliaro. Ili aspektas kvazaŭ centpieduloj, sed estas probable fratogrupo de milpieduloj.[2] La nomo estas derivita el la grekaj radikoj pauro "kelkaj" kaj podo "piedo".

Ventra kaj dorsa vidaĵoj de Pauropus amicus el Nova Sudkimrio, Aŭstralio.

Anatomio kaj ekologio redakti

Paŭropodoj estas mildaj, cilindrecaj animaloj kun korpoj 0.5 to 2 millimetrojn longaj.[2] La unua metamorfozaĵo havas tri parojn de kruroj, sed tiu nombro pliiĝas je ĉiu mudo tiele ke la plenkreskulo povas havi naŭ al dekunu parojn de kruroj. Ili havas nek okulojn nek korojn, kvankam ili havas sensajn organojn kiuj povas detekti lumon.

Paŭropodoj vivas en grundo, kutime je densecoj de malpli ol 100 por kvadrata metro (9/sq ft).[3]

Referencoj redakti

  1. Minelli, Alessandro (2011). “Class Chilopoda, Class Symphyla and Class Pauropoda. In: Zhang, Z.-Q. (Ed.) Animal biodiversity: An outline of higher-level classification and survey of taxonomic richness”, Zootaxa 3148, p. 157–158. 
  2. 2,0 2,1 Cedric Gillott. (2005) Entomology, 3‑a eldono, Springer. ISBN 978-1-4020-3182-3.
  3. David C. Coleman, D. A. Crossley, Jr. & Paul F. Hendrix (2004). Fundamentals of Soil Ecology (2a eld.). Academic Press. p. 133. ISBN 978-0-12-179726-3. [1] Alirita la 18an de majo 2017.