Palaco de Festivaloj de Kantabrio

La Palaco de Festivaloj de Kantabrio (hispane: Palacio de Festivales de Cantabria; mallongige: PFC) estas teatrejo en la urbo Santandero, en Kantabrio (norda Hispanio). Ĝi estis konstruita en 1991 laŭ projekto de arĥitekturisto Sáenz de Oiza. Ĝi situas ĉe la marbordo en la Golfo de Santandero.

Ekstera panoramo de la Palaco de Festivaloj de Kantabrio.

La tutjara programo kovras diversajn artojn, kiel teatron, kinon, dancon kaj muzikon de lokaj kaj eksteraj artistoj. Krom teatraĵojn, en ĝi oni organizas ankaŭ koncertojn, kongresojn kaj ĉiaspecajn kunvenojn. Plej rimarkinde, oni celebras ĉiun jaron la Internacian Festivalon de Santandero (FIS).

Ĝi estas kultura kaj arĥitektura simbolo de Santandero.

Eksteraj ligiloj redakti