Palagruža
Palagruža (itale Pelagosa) estas eta neloĝata insulgrupo en la Adriatiko, apartenanta al Kroatio. La samnoma ĉefa insulo longas 1400 m, larĝas 300 m, havas mediteranean vegetaĵon.
Palagruža | ||
---|---|---|
insularo [+] | ||
Akvejo | Adriatiko | |
Supermara alteco | 92 m. i. J. [+] | |
Koordinatoj | 42° 23′ 33″ N, 16° 15′ 34″ O (mapo)42.39237666666716.259494722222Koordinatoj: 42° 23′ 33″ N, 16° 15′ 34″ O (mapo) | |
Akvokolektejo | 0,4 km² (40 ha) [+] | |
Areo | 0,4 km² (40 ha) [+] | |
Nombro de insuloj | 5 | |
Ĉefa insulo | Vela Palagruža | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
Palagruža | ||
Vikimedia Komunejo: Palagruža [+] | ||
La insuloj estas naturaj rezervejoj kun endemaj plantoj kaj bestoj. Ili estas la plej foraj teritorioj de Kroatio, situas 120 km sude de Split kaj 160 km oriente de la itala Pescara.
Ekde 1875, troviĝas sur monteto (alta 90 m) de la ĉefinsulo grava lumturo.