Palomares estas malgranda loko ĉe la hispana sudorienta bordo inter Almeria kaj Cartagena. Ĝi apartenas al komunumo Cuevas del Almanzora kaj havis en 1966 ĉirkaŭ 2.000 loĝantojn, en 2004 ĉirkaŭ 1.258. La loko iĝis dismonde konata pro akcidento pri usonaj hidrogenbomboj, kiuj falis en la cirkaŭon.

Palomares
loĝloko
Administrado
Poŝtkodo 04617
Demografio
Geografio
Geografia situo 37° 15′ N, 1° 48′ U (mapo)37.249166666667-1.7983333333333Koordinatoj: 37° 15′ N, 1° 48′ U (mapo) [+]
Palomares (Hispanio)
Palomares (Hispanio)
DEC
Palomares
Palomares
Situo de Palomares

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Palomares [+]
vdr

La akcidento redakti

La usona fuel-plostpleniga aviadilo KC-135 provis plenigi fuelujon de bombaviadilo B-52, sed la du aviadiloj interpuŝiĝis en alto de 9.000 m super la hispanaj marbordoj. Okazis ekplodo kaj ĉiu 150.000 litro da fuelo de KC-135 ekbrulis, ambaŭ aviadiloj subfalis. Sep el la 11 skipanoj mortis.

Tri el kvar hidrogenbomboj de Tipo B28 falis sur loĝataj areoj de Palomares, la kvara falis en la maron. Kvankam termonuklea eksplodo ne okazis, sed ĉe du bomboj eksplodis la tradicia eksplodaĵo kaj poluis plurajn hektarojn radioaktive. Oni kolektis en trimonata agado 1.750 tunojn da poluita grundo.

La areon fermis pli ol 33 usonaj militŝipoj por serĉi la kvaran bombon. Oni trovis la bombon kaj elmarigis ĝin la 7-an de aprilo 1966 per submarŝipo DSV Alvin. La savagado kostis ses milionojn da USD.

La 522 loĝantoj de Palomares ricevis kompension en 1985 de ĉirkaŭ 600.000 USD kaj la urbeto pluajn 200.000 USD por sensaliga instalaĵo.

Postaj mezuroj en 2004 montris ankoraŭ altan radioaktivan radiadon, pro tio oni tuj konfiskis la teron por obstakli konstruadon sur tio aŭ kultivo de tio. En oktobro de 2006, la hispana kaj usona registaroj interkonsentis pri tuta purigo de la areo.