Panersuĉilo estas eta manportebla ŝargebla polvosuĉilo, per kio oni facile povas forigi panerojn kaj aliajn etajn objektojn kiel polveroj. Ĝi funkcias per reŝargebla akumulatoro. Se oni remetas ĝin post uzado sur la ŝargilo ĝi ĉiam estas uzopreta.

Panersuĉilo

La suĉilo havas rezervujon por polvo kaj paneroj, kiu estas regule malplenigenda en la rubujo. Ĉar la aparato ne havas ŝnurkonduktilon ĝi uzeblas ĉie en la domo aŭ aŭtomobilo.