Malfermi la ĉefan menuon

Papantzin estis princino de Tekskoko, nome nepino de Nezahualpilli, kaj bofratino de Moktezumo la 2-a, kies politiko estis geedzigi siajn fratojn kaj virajn parencojn al filinoj de (eblaj) rivalaj reĝoj, kaj tiele sekurigi sian regnon. En 1509, Papantzin grave malsaniĝis kaj iĝis komata. Kredante ŝin morta, la Tekskokanoj lasis ŝin en tombon (malkiel Aztekoj kiuj bruligis siajn mortojn), sed preskaŭ tuje, la funebrantoj aŭdis ŝin plori kaj ŝi estis liberigita. Dum tiu komatperido ŝi sonĝis pri la alveno de ŝipoj kun nigraj krucoj sur la veloj. En la sonĝo, anĝelo, kun la sama nigra kruco sur la frunto, diris, ke la ŝipoj konkeros ŝian landon, sed ankaŭ portas la scion pri la unusola, vera Dio. Ŝia sonĝo fariĝis la historio de Meksiko dum la 16-a jarcento, ĉar la hispanoj alvenis en 1519 en tiaj ŝipoj, portante la glavon kaj la krucon, venkante la aztekojn en 1521. Kompreneble tiu interpreto estis farita post la konkero fare de hispanoj.

Dek jarojn poste, la hispanoj konkeris Meksikon, kaj Papantzin iĝis unu el la unuaj indiĝenoj kiuj konvertiĝis al kristanismo. Ŝi estis baptita en 1525 kiam la unuaj Franciskanoj kristanigis en Tekskoko.