Papirusoj Chester Beatty

Papirusoj Chester Beatty estas grupo de bibliaj manuskriptoj sur papiruso. La manuskriptoj estas en malnovgreka lingvo kaj havas kristanan originon. Ekzistas 11 manuskriptoj de tiu tipo, sep entenas partojn de la Malnova Testamento, tri partojn de Nova Testamento (Gregory-Aland no. P45, P46 kaj P47), unu konsistas el partoj de etiopia henoĥlibro kaj unu neidentifigita homilio. Ili estas datataj je la 3-a jarcento. Plimulto de la ekzempleroj estas rezervataj en la Biblioteko Chester Beatty (Dublino) kaj Universitato de Miĉigano.

P. Chester Beatty I, (P45) Folio 13-14, kun partoj de Evangelio de Luko

Plej verŝajne, la papirusoj estis akiritaj neleĝe de komercistoj de antikvaĵoj. Ilin akiris Alfred Chester Beatty, post kiu oni nomumis la fragmentojn, kvankam kelkajn paĝojn kaj fragmentojn aĉetis ankaŭ la Miĉigana Universitato kaj aliaj kolektistoj.

La papirusoj estis unuafoje prezentitaj la 19-an de novembro 1931, sed oni trovis en la sekva jarcento ankaŭ sekvajn fragmentojn.

Vidu ankaŭ redakti