Parŝvanato

(Alidirektita el Parŝva)

Parshva(natha) (पार्श्वनाथ, Pārśva(nātha), esperantigeble kiel Parŝvanat(h)o aŭ kiel Parŝvo) estis la 23-a kaj antaŭlasta instruanto de ĝajnismo, nomata "tirtankaro" (tirthankara: laŭvorte proksimume "river-transiriganto"); li estis la unua tirtankaro kiu verŝajne historie ekzistis, inter 872 kaj 772 a. K. laŭ tradiciaj fontoj[1]. La posta kaj lasta tirtankaro estis Mahaviro en la 5-a jarcento a. K.

Statuo de Parŝvanato el la 7-a jarcento
Statuo en Lodhruva

Historieco redakti

La verŝajnan historiecon indikas la ĝustaj kuntekstaj informoj troveblaj en tradiciaj fontoj pri Parŝvanato. Por la antaŭaj tirtankaroj agnoskitaj en ĝajnismo, la vivpriskriboj historie ne eblas, simple pro absurde fruaj datoj. Ekzemple, la supoza antaŭulo de Parŝvanato (do la 22-a tirtankaro), nomata Ariṣṭanemi aŭ Nēminātha, laŭ ĝajna tradicio vivis 84 000 jarojn antaŭ Parŝvanato: tio estus dum Malnova Ŝtonepoko. Sed Ariṣṭanemi (kaj eble kelkaj eĉ pli fruaj tirtankaroj) eble vere ekzistis, nur ne tiom frue.[2]

Krom tio, dum la vivo de Mahaviro, evidente ekzistis sekvantoj de Parŝvanato - kaj do Parŝvanato mem verŝajne iam ekzistis.[3]

Vivo redakti

La gepatroj de Parŝvanato estis reĝoj de Varanasio, el la dinastio de Ikŝvaku: la nomo de la patro estis Aśvasena kaj tiu de la patrino estis Vāmā.

Ĝajna tradicio priskribas la samajn viv-etapojn kiel pri la aliaj tirtankaroj: rezigno el reĝida vivo (je aĝo de tridek jaroj) kaj asketiĝo; ek-ĉioscio (kevala jnana, 84 tagojn poste); kaj "liberiĝo", do morto (moksha, je aĝo de cent jaroj). Parŝvanato mortis sur la monto Ŝikarĝio (Shikharji); pro tio, tiu monto poste ricevis la nomon Parasnath.

Oni nomis Parŝvanaton purisādāṇīya (amato de homoj): tio indikas, ke li estis karisma persono.[4]

Instruo redakti

Kiel la aliaj tirtankaroj, Parŝvanato instruis la bazajn principojn de ĝajnismo.

Tamen interesas, ke laŭ unu ĝajna (ŝvetambara) fonto (Uttaradhyayana Sutra)[5][6], li ne instruis la neceson observi brahmacharya (ĉastecon). Se vere, li nur instruis kvar fundamentajn votojn: ahimsa (ne-perforton), satya (veron), asteya (ne-ŝtelon) kaj aparigraha (ne-ligiĝon aŭ ne-posedon). Eble li implicite inkludis ĉastecon en la lastan voton de ne-posedo (kaj Mahaviro poste eksplicite inkludis tion en la liston, por klareco).[7]

Referencoj redakti

  1. Pli precize: proksimume 250 jarojn antaŭ Mahaviro. La datoj cititaj ĉi-tie venas el Heinrich Zimmer, Philosophies of India, p. 183
  2. Heinrich Zimmer, Philosophies of India, p. 224-226
  3. http://www.jainworld.com/jainbooks/images/18/Life_of_Parshva.htm[rompita ligilo]
  4. Ghatage, A.M. (1951), "Jainism", in Majumdar, R.C.; Pusalker, A.D., The Age of Imperial Unity, Bombay, p. 141
  5. Heinrich Zimmer, Philosophies of India, p. 222
  6. Champat Rai Jain en The Change of Heart, p. 102-103
  7. http://www.jaindharmonline.com/tirthan/tir23.htm[rompita ligilo]

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti