Parabola suntrogo
Parabola suntrogo estas parabola spegulo, kiu fokusigas la paralele alvenantajn elektromagnetajn ondojn, tiel sunlumon je brullinio. Tiel la parabola suntrogo havas similajn proprecojn al la lenso.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/dc/Parabel.svg/220px-Parabel.svg.png)
Oni uzas ĝin en suncentralo, kunligante multajn suntrogojn al termo- kaj elektroprodukta centralo. En la fokusiga linio fluas oleo en tubo, kiu varmegiĝas kaj estas uzata por peli turbinojn, produkti elektron. Tiu suntrogo estas movata unuakse.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d7/Solar_Array.jpg/220px-Solar_Array.jpg)