Parabolo GNU/Linukso-libera
Parabolo (oficiale konata kiel Parabolo GNU/Linukso-libera aŭ originale Parabola GNU/Linux-libre) estas komputila operaciumo por la arĥitekturoj i686 kaj x86-64, bazita sur la GNU/Linuksa distribuaĵo Arch, sed ĝi nur uzas liberan programaron. Ĝi enhavas la GNU-ilojn kaj la Linukso-liberan kernon anstataŭ la komuna Linuksa kerno. La disvolviĝado centriĝas en simpleco, komunuma engaĝado kaj uzado de la plej novaj liberaj programaraj pakaĵoj. Parabolo GNU/Linukso-libera estas menciita de la Free Software Foundation kiel operaciumo plene libera.[3][4]
Parabolo | |
| |
distribuaĵo de GNUo/Linukso | |
---|---|
Evoluiganto: | Parabolaj Kodumuloj[1] |
Familio: | Simila al Unikso |
Fonta kodo: | Libera programaro |
Kernotipo: | Monolita linuksa kerno |
Apera dato: | la 26-an de oktobro 2009 |
Licenco: | Nur liberaj licencoj[2] |
Subteno: | x86, AMD64 |
Retpaĝo: | parabola.nu |
Parabolo GNU/Linukso-libera havas daŭran eldonan modelon, do normala sistema ĝisdatigo sufiĉas por akiri la plej novajn programojn.
Referencoj
redakti- ↑ Parabola Hackers development team
- ↑ https://wiki.parabola.nu/Parabola/GNU_Linux_Social_Contract
- ↑ List of Free GNU/Linux Distributions. Free Software Foundation (21-a de decembro 2011).
- ↑ Parabola GNU/Linux. DistroWatch (1-a de novembro 2011). Alirita 12-a de januaro 2012 .