Paracuellos de Jarama

Paracuellos de Jarama [parakŭEjos de Ĥarama] estas municipo de Hispanio, situanta en la regiono Madrido, je ĉirkaŭ 20 km nordoriente de ĉefurbo Madrido.

Paracuellos de Jarama
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Poŝtkodo 28860
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 27 000  (2023) [+]
Loĝdenso 615 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 30′ N, 3° 32′ U (mapo)40.504722222222-3.53Koordinatoj: 40° 30′ N, 3° 32′ U (mapo) [+]
Alto 656 m [+]
Areo 43,92 km² (4 392 ha) [+]
Paracuellos de Jarama (Madrido)
Paracuellos de Jarama (Madrido)
DEC
Paracuellos de Jarama
Paracuellos de Jarama
Situo de Paracuellos de Jarama
Paracuellos de Jarama (Hispanio)
Paracuellos de Jarama (Hispanio)
DEC
Paracuellos de Jarama
Paracuellos de Jarama
Situo de Paracuellos de Jarama

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Paracuellos de Jarama [+]
vdr
Placo kaj urbodomo
Vido el la rigardejo de Paracuellos del Jarama. Fone, la nordo de la urbo Madrido, kun karakteraj nubskrapuloj, kaj pli antaŭe la Flughaveno Madrido-Baraĥo.

Ĝi apartenas al la Komarko de Alkalao, kvankam tre proksima al ĉefurbo Madrido kaj al la Flughaveno Madrido-Baraĥo. Ties municipa teritorio estas formata de ses ĉefaj domaroj kaj loĝokernoj: nome Paracuellos de Jarama, La Granja/El Cruce, Los Berrocales del Jarama, Belvis De Jarama, INTA kaj El Avalón. En tiu municipo oni instalis la unuajn komunikadcentrojn de la sistemo de kontrolo de civila aertrafiko en Hispanio, post la subskribo de la traktato inter Franko kaj Usono en la 1950-aj jaroj.

Inter allogaĵoj estas distrozono de la rivero Ĥaramo kaj la praktiko de la glisparaŝutado.

Gravaj monumentoj estas preĝejo de Sankta Francisko, palaco de Medinaceli, kun origina strukturo, blazono kaj korto kun ŝtonaj kolonoj por memorigi la ligon de la vilaĝo kun tiu duka palaco, la kastelo Malsobako estis simpla araba konstruaĵo ortangula kun murego sur monto sudoriente de Paracuellos kaj la tombejo kie oni enterigis mortpafitajn prizonulojn dum fuĝo el la ĉefurbo pro minaco de alveninta armeo de Franko dum la Hispana Enlanda Milito novembre de 1936.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Statistiko redakti

Strataro, maparo kaj elaera fotaro redakti