Paroĥoj de Barbado

Barbado konsistas el 11 paroĥoj (la pli malnovaj originas de 1629[1]):

Mapo de la paraĥoj de Barbado
  1. Krista Kirko (Christ Church)
  2. Sankta Andreo (Saint Andrew)
  3. Sankta Georgo (Saint George)
  4. Sankta Jakobo (Saint James)
  5. Sankta Johano (Saint John)
  6. Sankta Jozefo (Saint Joseph)
  7. Sankta Lucio (Saint Lucy)
  8. Sankta Mikaelo (Saint Michael)
  9. Sankta Petro (Saint Peter)
  10. Sankta Filipo (Saint Philip)
  11. Sankta Tomaso (Saint Thomas)

Sankta Mikaelo kaj Krista Kirko estas la plej loĝataj paroĥoj. Kune ili havas pli ol duono de la loĝantaro. La ĉefurbo, Briĝtaŭno, situas en la okcidento de Sankta Mikaelo. La ĉefa flughaveno, Internacia Flughaveno Grantley Adams situas en la sudo de Kristo Kirko.

Sankta Filipo kaj Krista Kirko estas la plej grandaj paroĥoj. Kune ili estas pli ol kvarono de la insulo.

Sankta Georgo kaj Sankta Tomaso situas en la mezo de la insulo, kaj estas la nuraj paroĥoj sen marbordoj. Sankta Petro estas la nura paroĥo kiu havas du marbordojn.

Referencoj redakti

  1. The Barbados Parliament – Parliament History (Historio de Barbado) (angle). Barbados Parliament website. Arkivita el la originalo je 2007-05-23. Alirita 2007-05-01.