Malfermi la ĉefan menuon

PartioPartujo (latine: Parthia, Parthyaea) estas nomo de la regno de la Partoj.

PriskriboRedakti

Oriente ĝi landlimitis de Medujo, norde de Hirkanio, oriente de Aria kaj Margiana kaj sude de la Karamania dezerto. La regno ampleksis partojn de la nunaj pejzaĝoj Ĥorasan kaj Kohistan.

Temas pri lando montoza, ŝtona, malriĉa je akvo kaj bona nur je paŝto. La riveroj ofte ensabliĝas fine (fenomeno kiu en la sudo pli oftas). Oni povus taksi ĝin transira lando por homaj masoj inter la eosto kaj uesto de Irano.

La plej grava produkto estis la ĉevaloj, ĉefurbo estis Hekatompilo en la norda, la nuna Ŝahr-e Qumis.

FontoRedakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 15. Leipzig 1908, p. 470, kio legeblas tie ĉi interrete.