Passetto di Borgo estas ĉ. 800 m longa, mezepoka eskapa irejo, kiu kondukas de la Vatikano al kastelo de Sankta Anĝelo. Ĝi estis konstruita en 1277 fare de papo Nikolao la 3-a. La Passetto ekstere aspektas kiel kutima muro, sed ĝi enkaŝas irejon, kiun uzis papoj kiel ekz. Klemento la 7-a (ĉe konkero de Romo) kaj Pio la 7-a (pro alveno de Napoleono) por eskapi el Vatikano al la malfacile konkerebla kastelo de Sankta Anĝelo.

Passetto di Borgo
Rigardo desur la Anĝela fortikaĵo je Passetto kaj la Petrodomo
Rigardo desur la Passetto je Anĝela fortikaĵo