Pasticcio estas nomo de ĉiutaga radielsendo muzika de la aŭstra radia kulturkanalo Österreich 1.

La opereto Don Pasticcio, en 1922.

Historio kaj enhavoj redakti

La unua eldono estis radi-ondigita en la 2-a de januaro 1980. Ĝi disaŭdiĝas inter la 08.15 h kaj 08.55 h. Plejofte temas pri unu speciala temo muzikrilata, ekzemple: diversaj taktoj kaj ilia observado, instrumenta agordo, historiaj instrumentoj, komparo de epokoj ktp.

Moderigantoj rekrutiĝas el teamo de 4-5 muzikfakĵurnalistoj, kiuj de tempo al tempo invitas ankaŭ komponistojn studien.

La gamo da pritraktitaj muzikepokoj estas tre varia: de mezepoko tra baroko, klasiko ĝis ĵazo aŭ eĉ dekdutonismo.

Nomo redakti

La nomo ŝuldiĝas al la muzika faktermino Pasticcio, ĉar dumelsende oni kutimiĝas kompari diversajn komponistojn, iliajn artistan teknikon kaj produktojn. Per tiu termino nomiĝas muzikaĵoj al kiuj kontribuis pluraj komponistoj respektive kiuj kunmetitis el pluraj verkoj de unu komponisto (tekniko tre ŝtatata ekz. fare de Georg Friedrich Händel).

Eksteraj ligiloj redakti

Pri la elsendo sur la radistacia hejmpaĝo, kun podkastujo.