Paul Enz

svisa esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Paul Enz naskiĝis 1897 kaj mortis la 1-an de decembro 1991. Li estis komercisto kaj adepto de la teorioj pri libera mono de Silvio Gesell. Li lernis Esperanton en 1920 kaj ek de tiam estis ĝis la lastaj tagoj de sia vivo fervora membro de Esperanto-Societo Zuriko, Svisa Esperanto-Societo kaj UEA.

Paul Enz fotita dum ekskurso de Esperanto-Societo Zuriko, 1920 en Nidelbad

En 1934 Paul Enz fondis la WIR-Banko-Kooperativon (WIR = Wirtschaftsring, do "ekonomia cirklo"), kies celo estis la interŝanĝo inter entreprenistoj por transiri la ekonomian krizon. Fakte la WIR-kooperativo estis unu el la malmultaj liber-mon-modeloj, kiuj en praktiko efektive sukcesis. Post lia retiriĝo el la estraro de Esperanto-Societo Zuriko en la okdekaj jaroj, Esperanto-Societo Zuriko nomumis lin honora membro. Paul Enz gastigis en sia hejmo multajn esperantistojn el la tuta mondo, pro kio lia nomo estas bone konata ankaŭ ekster Svislando.