Penas
Penas (Plumoj en Esperanto) estas brazila kurta filmo kiu estas trilingva - portugala kaj hispana kaj franca (malmulte) - kaj estas adaptaĵo de bildliteraturo de la komikisto Laerte Coutinho. La scenaristo kaj reĝisoro estas Paulinho Caruso,[1] filo de Paulo Caruso. La temo iel similas al ia metamorfozo: al oficisto kreskiĝas plumoj sur la brakoj; kio ŝajnas malsano aŭ genetika mutacio iĝas unue avantaĝo ĉar temas pri marko de privilegiuloj kaj poste problemo ĉe tiuj kiuj kreskas bluajn plumojn anstataŭ blankajn.[2]
- Komencanto - Fabio Marcoff
- Virino - Cheese Cake
- Oficeja kolego - Paulo Porto
- Amiko de ĉefo - Hugo Villa Vicenzio
- Ĉefo - Agustin M. Gasalla
- Doktoro - David Leroi
- Staĝanto - Eduardo Parizzi
- Blupluma ĉefo - Marku Ribas
Muzikaĵoj
redakti- C'est si bon
- La Passion
Notoj
redakti- ↑ Biografio. Arkivita el la originalo je 2015-07-03. Alirita 2015-07-02.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-07-03. Alirita 2015-07-02.