Peridoto

Disambig.svg Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Peridotito.

En geologio, peridoto estas magnezio-plena, gemkvalita vario de olivino.

Peridoto

Forsterite-Olivine-tmu14a.jpg

Ĝeneralaĵoj
Kategorio Vario de olivino
Ĥemia formulo (Mg,Fe)2SiO4
Identeco
Information icon.svg
vdr

PriskriboRedakti

Olivino estas kontinuaĵo de mineralaj varioj de la formulo (Mg,Fe)2SiO4: la magnezio-plena fino de la kontinuaĵo nomiĝas forsterito; la fero-plena fino, fajalito. Peridoto estas la nomo de tiu vario de olivino, kiu estas pli magnezio-plena ol fero-plena, kiu estas travidebla kaj gemkvalita.

Peridoto estas verda gemo; la verda koloro devenas de la fera enhavo. Pli flavetaj varioj nomiĝas krizolito.

LokojRedakti

 
Ĉefaj minejoj de la peridoto

Peridoto troviĝas ĉefe en Usono, Pakistano, Birmo, kaj Ĉinio.

HistorioRedakti

La termino peridoto devenas de la franca péridot, de necerta origino.[1]

Dum la Mezepoko en Eŭropo, oni kredis, ke peridoto enhavis kuracajn povojn kontraŭ deprimo. La peridoto estas la gemo asociita al la monato Aŭgusto.

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

  • Peridot (angle). Gem Encyclopedia. Gemological Institute of America.

Vidu ankaŭRedakti