Petras
vira persona nomo
Petras estas litovlingva vira persona nomo. Temas pri variaĵo de la persona nomo Petro [1].
Konatuloj de la persona nomo
redakti- Juozas Petras Kazickas (naskiĝis en 1918), entreprenisto kaj mecenato
- Petras Auštrevičius (naskiĝis en 1963), litova politikisto
- Petras Baguška (naskiĝis en 1941), litova politikisto
- Petras Leonas (1864−1938), litova juristo, jura sociologo, juĝisto kaj politikisto
- Petras Vaitiekūnas (naskiĝis en 1953), litova diplomato kaj politikisto
- Petras Vysniauskas (naskiĝis en 1957), litova muzikisto
- Petras Lapienė, 1904-1943), litova pedagogo, folkloristo kaj esperantisto
- Petras Čeliauskas (naskiĝis en 1929), litova pedagogo, litova kaj sovetia esperantisto, landesploranto, tradukisto, publicisto kaj redaktoro kaj ekde la jaro 1999 Honora Membro de UEA
- Petras Urbaitis (1911-1994), litova kaj brazila saleziana pastro kaj esperantisto
Cetere
redakti- en la formo Petráš la nomo estas ĉeĥa kaj slovaka familia nomo, en la formo Petrás (ekzemple János Petrás Ince aŭ Mihály Petrás) ankaŭ hungara.
Notoj
redakti- ↑ Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 299