Pi-proksimeca tago

(Alidirektita el Pi proksimeca tago)

Pi-proksimeca tago estas unu el du festotagoj (la alia estas Pi-tago), kiuj festas la nombron Pi. Oni festas ĝin plej ofte je la 22-a de julio, kiu skribiĝas laŭ la Usona normo kiel 22/7. Se oni komprenas tiun daton kiel frakcion, ĝi estas ofte uzata proksimumo (fakte sufiĉe preciza; por esti pli preciza necesas frakcio kun denominatoro de 106, nome 333/106) de Pi. Same kiel okaze de la Pi-tago (festata je la 14-a de marto), je tiu ĉi tago foje okazas festoj en la matematikaj fakoj de diversaj universitatoj kaj lernejoj tutmonde.

Aliaj datoj redakti

Ekzistas pluraj datoj, je kiuj oni povas festi la Pi-proksimecan tagon, kvankam festado je la 22-a de julio estas konsiderata la plej ofta:

  • 22-a de julio (22/7 estanta kutima proksimaĵo de Pi)
  • 26-a de aprilo (kiam la distanco kiun la Tero dum jaro travojaĝas ĉirkaŭante la Sunon, dividita per la vojo kiun ĝi jam sukcesis travojaĝi en la koncerna jaro, egalas al Pi)
  • 10-a de novembro (la 314-a tago de la jaro, kio similas al la proksimaĵo de Pi 3,14)
  • 21-a de decembro (la 355-a tago de la jaro, festita je 1:13 pro la proksimaĵo 355/113 po Pi, unue malkovrita en Ĉinio)

Vidu ankaŭ redakti