Piankonstruisto

(Alidirektita el Pianoproduktanto)

Piankonstruisto estas profesinomo por personoj, kiuj produktas pianojn kaj vostpianojn aŭ ankaŭ riparas kaj restaŭradas, kaj ankaŭ agordas kaj entonigas. La edukado daŭras 3,5 jarojn kaj povas okazi en fabriko aŭ metiejo.

La edukado entenas:

  • Produktado de apognoĉoj (kun agordotrabo), resonancplanko kaj pontoj
  • Enkonstruado de fandoplatoj kaj streĉado de kordoj
  • Enkonstruado de klavaro kaj mekaniko (kun dampilaro kaj marteloj)
  • Kompleta reguligo (ludebligi)
  • Agordado kaj entonado (sonformado)
  • Konstruado de kestoj
  • Riparado/restaŭrado de ĉiuj ajnaj partoj de pianoj kaj vostpianoj
  • Novfabrikado de difektaj partoj

La fabrikado de pianoj nuntempe plejparte okazas en fabrikoj, kiuj pro seria fabrikado povas produkti malpli koste. La komplika strukturo de la instrumentoj devigas tamen al grandparto de manlaboro (ekz.: streĉado de kordoj, enkonstruado de mekaniko, dampiloj kaj marteloj, regulado de la ludmekaniko). Ĉi tiujn laborojn faras altkvalitiĝintaj piankonstruistoj. Intertempe ankaŭ komputile subtenata produktado eniris la piankonstruadon (CNC-borado de la fandoplato, fabrikado de mekanikeroj, produktadoj de kestoj, polurado de la surfaco ktp.)

Pianoproduktantoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti