Pierre Babin

franca esperantisto
(Alidirektita el Pierre BABIN)

Pierre BABIN (naskiĝis la 18-an de oktobro 1919, mortis la 2-an de marto 2015) estis franca esperantisto ekde 1947, Honora Membro de Universala Esperanto-Asocio.

Pierre Babin
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1919 (1919-10-18)
en Luçon
Morto 2-an de marto 2015 (2015-03-02) (95-jaraĝa)
en Nanto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li estis inspektoro pri la instruado de la angla lingvo; direktoro de la kastelo Greziljono (Kulturdomo de Franclandaj Esperantistoj, 19661992) kaj redaktoro de ĝia revuo Kulturaj Kajeroj (19661999). Babin estis estrarano de Unuiĝo Franca por Esperanto (UFE, 19751979) kaj prezidis Francan Esperanto-Instituton (19891998). Li ofte gvidis Esperanto-kursojn en la urboj Nanto, Tours, Bureso kaj verkis la progresigan E-lernolibron Por la Praktikantoj. Pluaj paŝoj al vivanta lingvo (la 1-a eldono en 1957, la 5-a eldono en 1991).

En 1951 Babin membriĝis en UEA. De 1952 ĝis 2013 li estis delegito kaj fakdelegito pri instruado. En 1998 Balbin estis elektita Honora Membro de UEA.

Eksteraj ligiloj redakti